Dum tiu ĉi semajno, la kunlaboraĵo de la semajno en esperanta Vikipedio temas pri tiu malsano kiu ricevas la nomon de la germania medicinisto Alzheimer. La nuna titolo esperantigas la nomon laŭ la prononco, kaj do nomiĝas "Alchajmero":
http://eo.wikipedia.org/wiki/AlchajmeroTamen, aliaj esperantigoj estis proponitaj. Kiujn vi proponus?
1. Alchajmero (strikte laŭprononce)
2. Alzheimero (laŭskribe)
3. Alzejmero
4. Alzhajmero
5. Alzhejmero
6. Alia (proponu mem)
7. Neniu, mi ne esperantigus.
Mi sugestas ke vi partoprenu ankaŭ en la diskutpaĝo de la vikipedia artikolo mem:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Diskuto:Alchajmero
Toño
http://www.delbarrio.eu