Rank: Newbie
Joined: 6/9/2009 Posts: 5 Points: 15 Location: Brazil
|
Mi malfermas novan temfadenon,malgraux mem esti suficxe nova kaj kruda listano.
La Esperanta vesto povus helpi ekzemple trovi kunlaborantojn por traduko de la forumo al pli multe da aliaj gravaj lingvoj. Eble tio vekus pli grandan intereson por faciligi la enkondukon de Esperanto kiel unu el la lingvoj de la forumo?
Cxu iu, pli sperta ol mi en la forumo, povas doni respondojn al la supra propono?
José Mário Marques
|
Rank: Newbie
Joined: 6/9/2009 Posts: 7 Points: 21 Location: United States
|
Nu, certe eblus traduki ĉion. Sed ĉu la retejestroj permesos funkciigi la alilingva(j)n versio(j)n mi ne scias. Tion ni verŝajne devos sondi supre en la anglalingvaj fadenaroj.
|
 Rank: Advanced Member
Joined: 5/23/2009 Posts: 51 Points: 156 Location: Spain
|
Oni povas sugesti en la parto de la forumo dediĉita al teknikaj aferoj: http://forum.thefreedictionary.com/topics4_Site-features.aspxNe nur por Esperanto, sed ankaŭ por aliaj lingvoj. Mi preferas ne mem demandi, ĉar mi ne fidas mian anglalingvan nivelon. Mi supozas ke ili uzas konvencian softvaron, kaj ne specifan por tiu ĉi forumo. Do, povas esti malfacile, sed samtempe ĝi povus esti eĉ pli utile se ni tion sukcesus. Toño http://www.delbarrio.eu Toño http://www.delbarrio.eu
|