The Free Dictionary  
mailing list For webmasters
Welcome Guest Forum Search | Active Topics | Members

Jen nova provo: Kion oni faras tie ĉi? Options
rosharuo
Posted: Tuesday, June 9, 2009 3:17:09 PM
Rank: Newbie

Joined: 6/9/2009
Posts: 7
Neurons: 21
Location: United States
Mi vere ne komprenas. Mi pretas aktiviĝi se mi scias pri kio, sed sen tia scio mi emas nenion fari.

Haruo
GrizaLeono
Posted: Tuesday, June 9, 2009 5:07:07 PM
Rank: Newbie

Joined: 6/9/2009
Posts: 1
Neurons: 3
Location: Belgium
Ankaŭ mi volas helpi, sed mi same ne scias, kion oni faras ĉi tie. Eble ie ekzistas klariga teksto.
Tonyo
Posted: Tuesday, June 9, 2009 5:48:34 PM

Rank: Advanced Member

Joined: 5/23/2009
Posts: 55
Neurons: 168
Location: Spain
Saluton, karaj.
Temas pri lingva forumo. Do, tiu ĉi povas taŭgi kiel debatejo por lingvaj aferoj: duboj, komentoj, ktp.
Krome, ĝi povas taŭgi por informi pri specifaj aferoj rilataj al la lingvo.
Vidu la alilingvajn forumojn, kaj tia devus esti ankaŭ la esperanta. Mi ĝojas ke ni havas ankaŭ tion ĉi je nia dispono.

Toño
http://www.delbarrio.eu
jmm1946jan
Posted: Tuesday, June 9, 2009 7:35:01 PM
Rank: Newbie

Joined: 6/9/2009
Posts: 5
Neurons: 15
Location: Brazil
Cxi tiu estas la plej tipa forumo pri kiu mi parolis cxe uea.membroj antaux iom da tempo, kiu faciligas la diskutadon de pluraj temoj,laux specifaj fadenoj (new topics, en la angla).

Ekzemple, tiu listo pri tradukado cxi tie tre bone povus ekzisti, aux pri specifaj lingvaj gramatikaj (mal)facilajxoj.

Mi kredas ke oni povus inviti la amikojn partopreni cxi tie, anstataux diskutadi en dekoj kaj dekoj da diskutlistoj.

Krome oni povus havi specifan fadenon por helpi komencantojn, uzante naciajn lingvojn kaj resendante ilin al taugaj lerniloj retaj.

Mi provos reveni ofte cxi tie por sekvi la diskutojn.

Oni povas ankaux aligxi al la nacilingvaj forumoj kaj tie, jes ja tie, inform(ad)i pri Esperanto, pri gxia literatuto, pri gxia disvastigeco, pri niaj agadoj, kongresoj, programoj, asocioj, ktp.

Dankon Tonjo, pro la informo kaj invito.

José Mário Marques
Natal - Brazilo
jmm1946jan
Posted: Tuesday, June 9, 2009 7:38:05 PM
Rank: Newbie

Joined: 6/9/2009
Posts: 5
Neurons: 15
Location: Brazil
Samtempe, Tonjo, eble oni povus proponi por traduki la forumon, tiel ke gxi povu aperi ankaux en Esperanta vesto? Aux ecx helpi traduki gxin por aliaj lingvoj, por ke gxi farigxu pli vasta kaj en gxi povu facile partopreni anoj de la plej diversaj lingvogrupoj? Tio povus veki interesigxon gxuste pri la esperantigo de la forumo, cele al ricevo de multnacia kunlaborantaro pere de Esperanto.

José Mário Marques
zmjb1
Posted: Tuesday, June 9, 2009 11:12:10 PM
Rank: Newbie

Joined: 6/9/2009
Posts: 3
Neurons: 9
Location: United States
Mi trovis de twitter. saluton tutaj
rosharuo wrote:
Mi vere ne komprenas. Mi pretas aktiviĝi se mi scias pri kio, sed sen tia scio mi emas nenion fari.

Haruo
Users browsing this topic
Guest


Forum Jump
You cannot post new topics in this forum.
You cannot reply to topics in this forum.
You cannot delete your posts in this forum.
You cannot edit your posts in this forum.
You cannot create polls in this forum.
You cannot vote in polls in this forum.