Komentante en la blogo de John Wells, mi rimarkis ke simpla streketo povas konduki al malsama prononcado de la sama konsonanto. Ekzemple, mi certas ke preskaŭ neeviteble mi prononcus malsame la rojn en la tria silabo en Portoriko kaj Porto-Riko. Laŭ la influo de mia denaska hispana, mi prononcus ĝin mole en la unua vorto, kaj vibre en la dua. Same, mi prononcas malsame la jon en Novjorjo kaj Nov-Jorko; en la unua ĝi estus tre simila al i, kaj en la dua iom pli proksima al ĵo. Ĉu okazus io simila al vi?
Mi ligas la originan komenton:
http://vortaro-blogo.blogspot.com/2009/06/portoriko.html?showComment=1245599187646#c8205322238976848118
Toño
http://www.delbarrio.eu